WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Reĝoj 5
18 - Kaj hakis la konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de Ĥiram kaj la Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj ŝtonojn, por konstrui la domon.
Select
1 - Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono, kiam li aŭdis, ke oni lin sanktoleis reĝo anstataŭ lia patro; ĉar Ĥiram estis amiko de David en la tuta tempo.
2 - Kaj Salomono sendis al Ĥiram, por diri:
3 - Vi scias pri mia patro David, ke li ne povis konstrui domon al la nomo de la Eternulo, lia Dio, pro la militantoj, kiuj lin ĉirkaŭis, ĝis la Eternulo metis ilin sub la plandojn de liaj piedoj.
4 - Sed nun la Eternulo, mia Dio, donis al mi ripozon ĉirkaŭe; ne ekzistas kontraŭulo nek ia malbona malhelpo.
5 - Tial jen mi intencas konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, kiel la Eternulo parolis al mia patro David, dirante: Via filo, kiun Mi sidigos anstataŭ vi sur via trono, konstruos la domon al Mia nomo.
6 - Ordonu do nun, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon; kaj miaj servantoj estos kun viaj servantoj, kaj pagon por viaj servantoj mi donos al vi tian, kian vi diros; ĉar vi scias, ke ekzistas inter ni neniu, kiu povus haki arbojn kiel la Cidonanoj.
7 - Kiam Ĥiram aŭdis la vortojn de Salomono, li tre ekĝojis, kaj diris: Benata estu hodiaŭ la Eternulo, kiu donis al David filon saĝan super tiu grandnombra popolo.
8 - Kaj Ĥiram sendis al Salomono, por diri: Mi aŭskultis tion, kion vi sendis diri al mi; mi plenumos vian tutan deziron pri la arboj cedraj kaj arboj cipresaj.
9 - Miaj servantoj malsuprenigos ilin de Lebanon al la maro, kaj mi flosos ilin sur la maro ĝis la loko, pri kiu vi sciigos al mi, kaj tie mi ilin disigos, kaj vi prenigos. Kaj vi plenumu mian deziron, kaj donu manĝaĵon por mia domo.
10 - Kaj Ĥiram donis al Salomono lignon cedran kaj lignon cipresan, kiom li nur volis.
11 - Kaj Salomono donis al Ĥiram dudek mil kor�ojn da tritiko kiel manĝaĵon por lia domo kaj dudek kor�ojn da plej pura oleo. Tiom Salomono donadis al Ĥiram ĉiujare.
12 - Kaj la Eternulo donis saĝon al Salomono, kiel Li promesis al li. Kaj estis paco inter Ĥiram kaj Salomono, kaj ili ambaŭ faris inter si interligon.
13 - La reĝo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael; la imposto estis tridek mil viroj.
14 - Kaj li sendis ilin sur Lebanonon, po dek mil ĉiumonate, alterne; unu monaton ili estis sur Lebanon kaj du monatojn en sia domo. Adoniram administris tiun imposton.
15 - Kaj Salomono havis sepdek mil ŝarĝoportistojn kaj okdek mil montajn ŝtonhakistojn,
16 - krom la tri mil tricent oficistoj, kiujn Salomono starigis super la laboroj kaj kiuj regis super la popolo okupita per la laboroj.
17 - Kaj la reĝo ordonis, ke oni elhaku grandajn ŝtonojn, multekostajn ŝtonojn, por aranĝi por la domo fundamenton el ŝtonoj ĉirkaŭhakitaj.
18 - Kaj hakis la konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de Ĥiram kaj la Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj ŝtonojn, por konstrui la domon.
1 Reĝoj 5:18
18 / 18
Kaj hakis la konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de Ĥiram kaj la Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj ŝtonojn, por konstrui la domon.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget